Mi kaj la Pekinaj Olimpikoj


 

Hurao por la ridantaj vizaĝoj de Pekino



Ridantaj vizaĝoj de Pekino estas unu el la plej grandaj trajtoj de la Pekinaj Olimpikoj.

En la inaǔguro de la Olimpikoj "ridetaj vizaĝoj" multfoje emociis la spektantojn: dancistoj pentris per belaj dancmovoj ridetan vizaĝon sur la grandan "rulpentraĵon"; subita leviĝo de grandaj fotoj pri ridantaj vizaĝoj kolektitaj el la kvin kontinentoj vekis tondran aplaǔdon de la spektantaro; ridantaj vizaĝoj de malsamaj haǔtoj estis projekciitaj sur la interna muro de Birdnesto; fajraĵoj por la inaǔguro prezentis ridantajn vizaĝojn. Oni nomis tiujn vizaĝojn "ridetaj vizaĝoj de Pekino".

Ridantaj vizaĝoj de Pekino manifestas entuziasmon de la ĉina popolo por gastigo de la Olimpikoj kaj bonvenigon de Pekino al la Olimpikoj.

En sportejoj kaj amaskomunikilaj vilaĝoj servas volontuloj ĉiam kun ridanta vizaĝo. En stratoj kaj stratetoj, aǔ en Olimpikaj Hejmoj, ĉie en Pekino oni povas vidi ridantajn vizaĝojn.

Pierre De Coubertin, iniciatinto de la modernaj Olimpikoj, skribis en sia Odo de Sporto: "Ho, Sporto, vi estas ĝojo! Je via alvoko, la korpo estas gaja kaj la okuloj ridetas; la sango abunde kaj urĝe cirkulas tra la arterioj. La horizonto de la pensoj fariĝas pli klara kaj kristalopura. Vi povas trankviligi tristajn homojn kaj plifeliĉigi ĝojajn homojn." La ridantaj vizaĝoj de Pekino ĝuste montras tian feliĉon.

Ni hurau por la ridantaj vizaĝoj!