Mi kaj la Pekinaj Olimpikoj


 

Mia donaco al Olimpikaj delegacioj kaj ĉampionoj



Ĉiumatene, akurate je la 8-a horo, 97-jara avino Li Shufen sidiĝis ĉe sia tablo por fari papertranĉaĵojn. Jen tiamaniere komenciĝis ŝia nova tago. Kun turno de ruĝa papero en la mano, Li Shufen baldaŭ faris papertranĉaĵon de kvin ringoj de la Olimpikoj, de la feliĉaj infanetoj -- talismanoj de la Pekinaj Olimpikoj, de nubo, de printempa hirundo kaj de antikvula vizaĝo.

Kiam Li Shufen laboras, ŝi silente sidas antaŭ fenestro, sed kun plena energio. Ŝi ne uzas presbiopajn okulvitrojn kaj lerte tranĉas ĉiun novan paperon post nur ioma cerbumado. Li Shufen jam faris tion 7 jarojn.

Antaŭ 7 jaroj, Li Shufen informiĝis, ke Pekino gastigos la Olimpikojn en 2008. "Pro sukceso de la Olimpika peticiado, la popolanoj de la tuta lando estas tre ĝojaj. Mi pensis siatempe, ke alilandanoj tre ŝatas ĉinajn papertranĉaĵojn, kial mi ne faros tion por donaci al ili?"

Efektive, ŝi ne estas profesia artistino de papertranĉado, sed nur amatoro jam de la infaneco. Ŝi komencis lerni tiun metilertecon nur en la aĝo de 90 jaroj.

La hazarda ideo fariĝis ŝia promeso, por ties plenumo ŝi persiste laboris 7 jarojn: ŝi klopodas por donaci sortimenton da papertranĉaĵoj al ĉiu Olimpika delegacio en 2008, kiam la Pekinaj Olimpikoj inaŭguriĝos.

Difininte la celon, Li Shufen komencis sian volontan agadon. Ŝi provis reflekti la Pekinajn Olimpikojn per tradiciaj ĉinaj papertranĉaĵoj. Kun sinsekva publikigado de koncernaj markoj de la Pekinaj Olimpikoj, riĉiĝis ankaŭ la enhavo de ŝiaj papertranĉaĵoj: feliĉaj infanetoj, sigeliloj, torĉoj ktp. Li Shufen esperas konigi ĉinajn historion, kulturon kaj tradiciojn per siaj papertranĉaĵoj.

Por pli bone elmontri la spiriton de la Olimpikoj kaj tradician ĉinan kulturon, Li Shufen broŝuris papertranĉaĵojn laŭ sortimento, kaj ĉiu sortimento enhavis 20 papertranĉaĵojn. Ĉiumonate la maljunulino povas fari 5 sortimentojn da papertranĉaĵoj. Por realigi sian deziron, Li Shufen faris striktan laborplanon por ŝi mem: je la 8-a horo ŝi komencu la faradon de papertranĉaĵoj, kaj post kelkaj horoj, ŝi faru gimnastikon por ripozo kaj post tio, ŝi daŭrigu la papertranĉadon. Post kiam Pekino gajnis la rajton gastigi la Olimpikojn en 2008 ĝis nun, la maljunulino faris ĉiutage tiun metiarton.

Je 300 tagoj antaŭ la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj, Li Shufen jam faris 250 sortimentojn da papertranĉaĵoj, sed ŝi diris intervjuate: "Mi ne povas min malstreĉi, ĉar nun mi havas alian celon -- donaci papertranĉaĵojn al ĉiuj sportistoj gajnintaj ĉampionon por memorigi al ili la belan tempon en Pekino kaj gastamon de la ĉina popolo."

Nun, la nombro de ŝiaj papertranĉaĵoj jam superis la deziratan, sed ŝi ankoraŭ ne ĉesis. "Mi volas tranĉi kiel eble plej multe, elbe pli da alilandaj amikoj ŝatos ilin." Tion diris Li Shufen kun ĝojo.