La emblemo de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
kun la ĉefa linio -- harmonio de ĉielo, tero kaj homo unuigas
ĉinajn ideografion, kaligrafion kaj la spiriton de la Handikapulaj
Olimpikoj. Ĝi enkorpigas ne nur la tradician ĉinan kulturon
kaj modernan olimpikan spiriton, sed ankaǔ la spiriton de
la Handikapulaj Olimpikoj -- harmonia unuiĝo de menso, korpo
kaj spirito.
La ĉina ideografiaĵo 之 konsistanta el ruĝa, blua
kaj verda strekoj prezentas sportantan homon kaj enkorpigas
ideon pri sportado. 之, kiu havas signifon de atingo en la
ĉina lingvo, simbolas finan sukceson post malfacila vojo.
Ruĝo reprezentas la sunon; malhela bluo -- bluan
ĉielon kaj verdo -- teron. La tri strekoj formas movantan
homon montrante homojn sekvantajn sporton kaj harmonion de
homoj, naturo kaj socio. Krome, ruĝo simbolas humanismajn
Olimpikojn; malhela bluo altteknologiajn Olimpikojn kaj verdo
verdajn Olimpikojn.
|