Vi kaj mi, kor' ĉe kor' en terglobo ĉi,
Por sam-sonĝ' kune ni venas en Beijing.
Jen amikoj, man-en-mane ni,
Vi kaj mi, el un' mond'. Ni 'as famili'.
Vespere de la 8-a de aŭgusto ĉina kantisto Liu
Huan kaj brita kantistino Sarah Brightman prezentis la teman
kanton de la Pekinaj Olimpikoj "Vi kaj mi" en la
inaŭguro de la Olimpikoj en la Nacia Stadiono de Ĉinio. La
televida ĉeloka raportado de la inaŭguro dissendis la kanton
al la mondo.
"Simpla" estas la unua sento donita
de la kanto al preskaǔ ĉiuj muzikistoj, kiuj legis ĝian notacion,
inkluzive de Liu Huan. Sed Liu ne atendis, ke la kanto estos
prezentata de li.
"Nelonge antaǔ la Pekinaj Olimpikoj, mi ricevis
la taskon, ke mi prezentu la kanton. Tio estas granda honoro
por mi. Prezenti la kanton estas deziro de ĉiuj muzikistoj,"
diris Liu Huan.
Laŭ Liu Huan, la kanto ŝajnas facila, sed efektive
ne. Ĝia malfacileco ja kuŝas en la "malrapideco"
kaj "kvieteco". Por kantistoj ĝi estas facile kantebla,
sed malfacile kantata bone. Ankaŭ Chen Qigang, komponisto
de la muziko, havas la saman opinion.
Sarah Brightman havas la saman komprenon pri
la kanto. Ŝi esprimis sian unuan senton pri la muzika notacio
per "infana pureco". Ŝi opinias, ke la kanto estas
simpla, bela kaj malfacie prezentata.
Por bone teni ĝian melodion Liu Huan kaj Sarah
Brightman faris kontakton kun Chen Qigang kaj Zhang Yimou,
reĝisoro de la prezentado de la inaǔguro. Liu diris, ke la
kanto estas parto de la arta prezentado en la inaǔguro, ĝia
stilo kaj ĉeftemo devas akordiĝi kun aliaj partoj, tial estas
grave koni intencon de la verkinto kaj reĝisoro.
Dank' al sama sento kaj interkomunikemo la du
kantistoj brile kantis en granda harmonio.
|