La Handikapulaj Olimpikoj originas el Eŭropo
post la Dua Mondmilito.
Por ke la soldatoj paralizitaj en gambo pro vundo
de mjelo en batalado kiel eble plej baldaŭ resaniĝu, brita
neŭrokirurgo Ludwig Guttmann kaj aliaj famuloj amantaj handikapulajn
aferojn okazigis dum la 14-aj Olimpikoj en Londono en 1948
sportkunvenon de handikapuloj uzantaj rulseĝojn. La sportkunveno
estis nomata Sportkunveno de Stoke Mandeville.
Post 4 jaroj oni fondis en Britio la Internacian
Sportan Federacion de Stoke Mandeville kaj samjare okazigis
la 1-an Internacian Handikapulan Sportkunvenon. Tio estas
origino de la Handikapulaj Olimpikoj.
De tiam la Sportkunveno de Stoke Mandeville okazis
ĉiujare. En 1960 du semajnojn post la fermo de la 17-aj Olimpikoj
en Romo, inaŭguriĝis la 9-a Sportkunveno de Stoke Mandeville.
Poste tiu sportkunveno estis rekonata de la Internacia Olimpika
Komitato kiel la 1-aj Handikapulaj Olimpikoj.
 De
1960 la Handikapulaj Olimpikoj okazas en ĉiu 4-a jaro. En
1988 okazis la 8-aj Handikapulaj Olimpikoj en Seulo, ĉefurbo
de Koreio. De tiam la Handikapulaj Olimpikoj kaj la Someraj
Olimpikoj okazas en sama urbo.
La 13-ajn Handikapulajn Olimpikojn okazantajn
en Pekino partoprenas pli ol 4200 handikapitaj sportistoj
kaj pli ol 2500 trejnistoj kaj juĝistoj el 147 landoj kaj
regionoj. Pli ol 4000 raportistoj kaj teknikistoj kolektiĝas
en Pekino, kaj ĉ. 40 mil volontuloj servas por la Handikapulaj
Olimpikoj. La ĉiam pli grandiĝanta skalo kaj influo de la
Handikapulaj Olimpikoj markas ne nur la disvolvon de la epoko,
sed ankaŭ la progreson de la homa socio.
|