Superado, akordo kaj kunĝuo estas koncepto de
la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj.
La kerno de superado estas superi memon kaj defii
ekstremon. Ĝi esprimas la celon de la Olimpikoj "pli
rapida, pli alta kaj pli forta", manifestante kuraĝon
kaj memfidon de la handikapitaj sportistoj por superi fizikan
obstaklon. Ĝi estas ankaǔ psika superado de la handikapuloj
por partopreni en egaleco la sociajn agadojn.
Akordo enkorpigas unuiĝon, pacon kaj harmonion
de la Olimpikoj kaj unuiĝon de la ĉielo kaj la homaro laŭ
la ĉina tradicia koncepto, kiu konsistas el akordo inter homoj,
tiu inter la homaro kaj la socio, kaj tiu inter la homaro
kaj la naturo.
Kunĝuo esprimas la noblan aspiron, ke la handikapuloj
kaj la sanuloj, kiuj vivas en la sama mondo, kunlaboru por
la estonteco. Ĝi signifas, ke la handikapuloj havu la egalajn
rajtojn same kiel la sanuloj en la Olimpikaj Ludoj kaj en
la socia vivo, ĝuu la ĝojon, amikecon kaj sukceson de la Olimpikaj
Ludoj kaj fruktojn de la socia civilizacio.
|
|
|
Oscar Pistorius el
Sud-Afriko ĉampioniĝis en la vira 100-metra finalo. |
Ĉinaj sportistinoj
larmas post venko super la sveda teamo en la virina
blindula golpilko. |
Bicikla konkurso |
|