Pri la Pekinaj Olimpikoj


 

Medaloj de la Pekinaj Olimpikoj



Medaloj de la Pekinaj Olimpikoj estis publikigitaj 500 tagojn antaŭ la Pekinaj Olimpikoj.

La medaloj havas 70 milimetrojn en la diametro kaj 6 milimetrojn en la dikeco. Fronte de la medaloj estas desegnaĵo difinita de la Internacia Olimpika Komitato kaj prezentanta la helenan venko-diinon Nike starantan kun flugiloj kaj la helenan arenon Panathinaikos, dorse de la medaloj -- inkrustita jado kun metala desegnaĵo kaj emblemo de la Pekinaj Olimpikoj en la mezo.