Pri la Pekinaj Olimpikoj


 

Torĉo de la Pekinaj Olimpikoj



La projekto de la torĉo baziĝas sur la ĉina tradicia desegna formo de nubofloko kaj la formo de paperrulo. La transdonado de la torĉo estis komencita la 31-an de marto de 2008 kaj daŭras 130 tagojn, kaj la itinero longas ĉirkaŭ 137 mil kilometrojn. La torĉo jam atingis Ĉomolangma-montpinton, la plej altan en la mondo.