Feliĉa Bovo Lele estas talismano de la Pekinaj
Handikapulaj Olimpikoj. La desegno de la talismano inspiriĝis
el la ĉina antikva terkultura civilizacio kaj plene prezentas
la ideon de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj. La persistemo,
diligenteco, eltenemo kaj kuraĝo de bovo reprezentas klopodemon
kaj obstinan spiriton de kriplaj sportistoj kaj kongruas kun
"transcendo, akordo, kuna ĝuo", la ideo de la Pekinaj
Handikapulaj Olimpikoj.
|