La sportaj piktogramoj titolitaj kiel “belo de
sigelila ideogramo” konsistas el 35 disciplinoj, kiel atletiko,
jakto, volano kaj basbalo. La piktogramoj surbaze de sigelilaj
ideogramoj kombinas interesajn antikvajn skribaĵojn sur animalaj
ostoj kaj bronzaj objektoj kun simplaj modernaj figuroj. Ili
estas facile distingeblaj kaj memoreblaj. La piktogramoj havas
fortan kontraston de nigra kaj blanka koloroj kaj similas
al la emblemo “ĉina sigelilo”. Ĝi enhavas fortan ĉinan kulturan
karakteron kaj montras klarajn sportajn trajtojn kaj belecon.
La piktogramoj estas harmonia unuiĝo de tradicia kulturo kaj
moderna desegnado.
|