La tema slogano de la Pekinaj Olimpikoj: Unu
Mondo, Unu Sonĝo (en la bildo estas skribita per la lingvoj
ĉina kaj angla).
La du “unu” formas elegantan paralelismon, kaj
“mondo” kaj “sonĝo” harmonie respondas unu al la alia. La
slogano estas facile voĉlegebla kaj disvastigebla. Ĝi bone
esprimas la temon, ke “la tuta homaro apartenas al unu mondo
kaj kune strebas al la komuna bela sonĝo”, kaj ankaŭ enkorpigas
la ĉinan tradician kulturan koncepton de “harmonio kaj unueco”.
Samtempe “Unu Mondo, Unu Sonĝo” fariĝis tema slogano de la
13-a Olimpikaj Ludoj de Handikapuloj.
|