La emblemo prezentas artan kaj sportan trajtojn
per ĉinaj kaligrafado kaj sigelilo kun la historio de 5000
jaroj. Ĝi arte prezentas homon, kiu kuras antaǔen por sukceso.
La desegno de la emblemo esprimas ne nur ĉarmon de la tradicia
kulturo de Ĉinio, la nomon de Pekino kaj la spiriton de la
Olimpikoj, sed ankaǔ la belan aspiron al la Olimpikoj de 1.3
miliardoj da ĉinoj kaj la entuziasmon kaj la sincerecon de
la ĉina popolo al la tutmondaj gastoj. Tio estas valora donaco
de la ĉina popolo al la Olimpikaj Ludoj.
|