La
11-an de aǔgusto Luan Jujie, reprezentanta Kanadon, venkis
tunizan rivalon Ines Boubakri per 13 kontraǔ 9, en la 1/32-finalo
de la virina individua rapiro. Tio estis ŝia unua venko en
la Pekinaj Olimpikoj.
 Post
tio, ŝi alte levis la sloganon "Saluton, mia patrolando!".
Luan akiris oran medalon de la virina
individua rapiro en la Los-Anĝelesaj Olimpikoj, 1984, t.e.
la unua ora medalo de skermado de Ĉinio en la Olimpikoj. Poste,
neniu el Ĉinio staris sur la ĉampiona podio de tiu sporto
en la Olimpikoj.
Luan elmigris al Kanado, ĉampioniĝinte
en Los-Anĝeleso, kaj ekvivis tie kiel ordinara homo. Ĉar Pekino
gastigas la Olimpikojn, tial ŝi denove emociiĝis kaj decidis
ludi la rolon kiel kanada sportistino en la Olimpikoj.
|