La urbo Qinhuangdao situas en orienta Hebei-provinco ĉe Bohai-maro.
Tie la klimato estas agrabla kun modera temperaturo. La urbo
distancas de Pekino je 380 km., de Tianjin je 243 km. kaj
de Shenyang je 461 km. Tio estas grava kaǔzo, ke ĝi fariĝis
unu el la kvin kungastigantoj de la Pekinaj Olimpikoj.
Shanhaiguan-pasejo, alinome "la
Unua Pasejo sub la Ĉielo", orienta ekstremo de la Granda
Muro, imponas en la urbo. Tie estas ankaŭ Beidaihe, Nandaihe
kaj la Ora Plaĝo, kiuj pro siaj vasta maro, oraj plaĝoj kaj
densaj arbaroj servas kiel famaj somerumejoj.
La Olimpika Sporta Centro de Qinhuangdao
gastigos 11 futbalajn matĉojn dum la Pekinaj Olimpikoj.
|