Tra la lenso


 

Malkovrita la Memoriga Muro de la Konvencio pri Handikapulaj Rajtoj

de ZHAO XI


La 30-an de aǔgusto estis malkovrita la Memoriga Muro de la Konvencio pri Handikapulaj Rajtoj sur la Paca Placo de la Vilaĝo de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj.

La starigo de la muro celas memorigi la Konvencion pri Handikapulaj Rajtoj de UN validigitan en la 3-a de majo ĉi-jare. Tio estas la unua internacia leĝo ĉiuflanke protektanta rajtojn de la handikapuloj en la historio de UN. La konvencio ne nur emfazas protektadon de la handikapulaj rajtoj en ekonomio, socio, politiko kaj aliaj kampoj, sed ankaǔ postulas ke ĉiuj landoj prenu konkretajn rimedojn por disvolvi handikapulan aferon. Ĉinio estas unu el ĝiaj kontraktintaj landoj kaj ĝia firma subtenanto.

Dum la Handikapulaj Olimpikoj, sportistoj, trejnistoj, oficistoj kaj vizitantoj povas skribi sian nomon sur la muro. Post la Olimpikoj la muro kun la nomoj konserviĝos por memoro.

Philip Craven, prezidanto de la Internacia Handikapula Komitato, kaj ĉina vicĉefministro Hui Liangyu iras al la Paca Placo.
Malkovrota Memoriga Muro de la Konvencio pri Handikapulaj Rajtoj
Liu Qi, prezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, faras paroladon.
Parolas Philip Craven.
Deng Pufang kaj Philip Craven kune deprenis kurtenon de sur la muro.
Havi nomon sur la muro.
 
Havi nomon sur la muro.
Havi nomon sur la muro.