Post la Pekinaj Olimpikoj, la
Vilaĝo de la Olimpikoj fariĝis tiu por la Handikapulaj kaj
oficiale malfermiĝis en la 30-a de aŭgusto. Ĝis nun, 145
homoj el 41 delegacioj jam enloĝiĝis tie kiel avangardaj
grupanoj. Baldaŭ ĉ. 8 mil "vilaĝanoj" el 148 landoj
kaj regionoj sinsekve enloĝiĝos tien.
Laŭdire, la Vilaĝo de la Handikapulaj
Olimpikoj ĝenerale konservas ĉefajn funkciajn aranĝojn de
la 29-aj Olimpikoj, sin dividante en tri partojn internacian,
loĝan kaj funkcian. Por faciligi manĝadon, loĝadon kaj veturadon
de handikapitaj gesportistoj, oni establis senbarajn instalaĵojn
kaj liveros specialajn servojn.
En la 20-a de septembro fermiĝos
la Vilaĝo de la Handikapulaj Olimpikoj.