En la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
oni facile sentis kompaton al tiuj, kiuj havas protezon
aǔ sidas sur rulseĝo. Tio fakte ne estas bezonata, ĉar la
sportistoj pli bone perceptas la vivon pro sia korpa invalideco.
Kiam ili plenforte batalas en la konkursejo, ilia celo ne
estas medalo, sed montri sian sendependecon kaj malcedemon.
La Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
estis granda kunveno de la sportistoj de malsama etno, malsama
sekso kaj malsama aĝo, kiuj estis inter si kaj rivaloj kaj
amikoj en la konkursejo. La spektantaro elkore hurais pro
ilia amo al la vivo! Por la sportistoj pli gravas ol la
medaloj tio, ke ili staru kune en la konkursejo mano en
mano kaj ĝuu la varmon de la familio de la Olimpikoj.