Tra la lenso


 

Ŝanhajo -- kungastiganto de la Pekinaj Olimpikoj



Ŝanhajo, la plej granda haveno de Ĉinio kaj ekonomia centro, estas moderna metropolo internacia. De sur la televida turo Orienta Perlo, oni povas havi panoraman vidon de la bela urbo. Promenante inter konstruaĵoj ĉe la strato Ekstera Plaĝo borde de Huangpu-rivero, oni povas percepti ĝian centjaran historion kaj ĉarmon. La Ŝanhaja Stadiono estos ludejo de naǔ futbalaj matĉoj dum la Pekinaj Olimpikoj.