Shenyang, ĉefurbo de Liaoning-provinco en nordorienta Ĉinio,
estas ne nur urbo kultura kaj historia, sed ankaǔ la plej
granda fervoja pivoto kaj flughaveno de nordorienta Ĉinio.
Tie la kvar sezonoj klare distingiĝas. En somero la averaĝa
temperaturo estas 24℃. La Imperiestra Palaco de Shenyang estas
la dua kompleta palaca konstruaĵaro de Ĉinio post la Imperiestra
Palaco de Pekino.
En la Stadiono de la Olimpika Sporta
Centro de Shenyang okazos dek futbalaj matĉoj dum la Pekinaj
Olimpikoj.
|