Vespere de la 21-a de aprilo estis lanĉita la basketbala halo
de la Pekinaj Olimpikoj por la Internacia Invita Basketbala
Konkurso de Virinoj. La halo, moderna kaj multfunkcia, povos
akcepti grandskalan konkurson kaj artan prezentadon post la
Olimpikoj. Ĝi, kun la totala areo de 168 mil kvadrataj metroj
el kvar surteraj etaĝoj kaj tri subteraj etaĝoj, povas enteni
18 mil spektantojn.
|