La
7-an de aŭgusto, la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj
publikigis la piktogramojn de la Olimpikoj de 2008.
La
sportaj piktogramoj titolitaj kiel “belo de sigelila ideogramo”
konsistas el 35 disciplinoj, kiel atletiko, jakto, volano
kaj basbalo. La piktogramoj, surbaze de sigelilaj ideogramoj,
kombinas interesajn antikvajn skribaĵojn sur animalaj ostoj
kaj bronzaj objektoj kun simplaj modernaj figuroj. Ili estas
facile distingeblaj kaj memoreblaj. La piktogramoj havas fortan
kontraston de nigra kaj blanka koloroj, kaj similas al la
emblemo “ĉina sigelilo”. Ĝi enhavas fortan ĉinan kulturan
karakteron kaj montras klarajn sportajn trajtojn kaj belecon.
La piktogramoj estas harmonia unuiĝo de tradicia kulturo kaj
moderna desegnado.
La piktogramoj, la emblemo, la talismanoj
kaj la slogano komponas vidindaĵojn de la Olimpikoj de Pekino,
kaj estos vaste aplikataj kiel direkto-indikiloj, montriloj
kaj dekoracio en- kaj ekster sportejoj.
|