La 10-an de aŭgusto, reprezentante la ĉinan registaron, Liu
Qi, prezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj,
diris, ke la ĉina registaro liveros oportunecon al fremdlandaj
raportistoj dum la Pekinaj Olimpikoj laŭ internacia konvencio.
Tion li diris en la Monda Konferenco
de Televidaj Transendantoj de la Pekinaj Olimpikoj en Pekino.
Li anoncis, ke la ĉina registaro ellaboras difinojn pri intervjuo
de fremdlandaj raportistoj dum la Pekinaj Olimpikoj plene
konsiderantajn internacian konvencion pri olimpikoj, kaj laŭ
la promeso, farita de la ĉina registaro en peticiado, liveros
oportunecon al fremdlandaj raportistoj dum la Pekinaj Olimpikoj.
Liu Qi diris ankaŭ, ke fremdlandaj
raportistoj posedantaj registritan karton kun olimpika statuso
rajtos ĝui liberan vizon dum la validperiodo de la karto,
kaj tiuj, havas registritan karton kun olimpika statuso kaj
valida pasporto povos plurfoje eniri en Ĉinion kaj eliri el
ĝi; krome la procezo por akiro de vizo estos pli facila. Fremdlandaj
raportistoj, kiuj kunportas permesatan nombron da porintervjuaj
instrumentoj, povos enlandiĝi sen imposto; kaj la raportistoj
povos starigi kaj uzi radiajn ekipaĵojn en Ĉinio laŭ ĉinaj
leĝoj.
|