Vespere de la 6-a de septembro, ceremonio de debuto de talismano
de la Pekinaj Kriplulaj Olimpikoj de 2008 estis okazigita
de la Pekina Olimpika Komitato ĉe la Granda Muro.
La talismano en formo de bovo estas
nomata Feliĉa Bovo Le Le. La desegno de la talismano inspiriĝis
el ĉina antikva terkultura civilizacio kaj plene prezentas
la ideon de la Pekinaj Kriplulaj Olimpikoj kaj la olimpian
spiriton. En la tradicia ĉina kulturo, persistemo, diligenteco,
eltenemo kaj kuraĝo de bovo implicas klopodeman kaj obstinan
spiriton de kriplaj sportistoj kaj kongruas kun "transcendo,
akordo, kuna ĝuo", la ideo de la Pekinaj Kriplulaj Olimpikoj.
|