La 17-an de septembro, estis malinstalita la ŝtala strukturo
de "birdkaĝo" — la Ŝtata Stadiono de Ĉinio kaj la
ĉefa kunvenejo de Pekinaj Olimpikoj en 2008. 14 mil tunoj
da ŝtalo estis malinstalita totale.
La Ŝtata Stadiono de Ĉinio situas
en norda Pekino. Ĝia tegmento aspektas kiel selo kun dukurbaj
surfacoj, la akso orienta-okcidenta longas 298 metrojn, kaj
la suda-norda — 333 metrojn, la plej granda alteco de la tegmento
estas 69 metroj kaj la plej malgranda — 40 metroj.
La ekstera parto de la stadiono
estas ŝtala strukturo, kiu kovras la internan betono-stablan
strukturon. Ĉiuj partoj de la ŝtala strukturo reciproke subtenas
kaj formas retan kradaron, kaj la tuta konstruaĵo similas
al birdkaĝo.
La "birdkaĝo" povas enteni
90 mil spektantojn, kaj okazos tie la inaǔguro kaj fermo de
la Pekinaj Olimpikoj en 2008, kaj atletiko kaj piedpilko.
La konstruado komenciĝis en decembro de 2003 kaj finiĝos en
oktobro de 2007.
|