"Altteknologiaj
Olimpikoj", "verdaj Olimpikoj" kaj "humanismaj
Olimpikoj" estas tri temoj de la Pekinaj Olimpikoj en
2008. Unu el la celoj de la Pekinaj Olimpikoj en 2008 estas
fari la Olimpikojn fenestro montranta novteknologiajn atingojn.
Nun Pekino allogas scienc-esplorajn instituciojn kaj entreprenojn
en- kaj eksterlandajn en konstruado de la Olimpikoj por ke
novteknologiaj produktaĵoj estu uzataj dum la Pekinaj Olimpikoj.
Konstruado de la stadionoj kaj sporthaloj
estas bazo por okazigi originalajn kaj altnivelajn Olimpikojn
kaj grava laboro por sukcesigi scienc-teknologiajn Olimpikojn.
En la konstruado de la stadionoj kaj sporthaloj de la Pekinaj
Olimpikoj projektistoj aplikis novajn ideojn kaj teknologiojn,
klopodante liveri plej bonajn sportejojn, ekipaĵojn kaj kondiĉojn
por la konkurso.
Ŝtata
Stadiono de Ĉinio
La
Ŝtata Stadiono de Ĉinio, nomata "birdkaĝo" pro sia
konstrua stilo, estos ĉefa kunvenejo de la Pekinaj Olimpikoj
en 2008 kaj tie okazos la inaŭguro, fermo, matĉoj de atletiko
kaj piedpilko. Post la Olimpikoj ĝi servos daŭre kiel loko
por sportado kaj amuzado.
La
projekto de la "birdkaĝo" estas kune farita de svisaj
kaj ĉinaj fakuloj pri arkitekturo. La ekstera parto de la
stadiono estas ŝtala strukturo, kies ĉiuj partoj interligiĝas
kaj formas retan kradaron, kaj la tuta konstruaĵo similas
al birdkaĝo. La ŝtala reto estas kovrata per travidebla plato.
Neniu kolono estas en la stadiono. Tio estos oportuna por
spektantoj spekti ludojn.
Ŝtata
Naĝa Centro de Ĉinio
La Ŝtata Naĝa Centro de Ĉinio situas
en la Olimpika Parko de Pekino. Tie okazos naĝado kaj plonĝado
dum la Pekinaj Olimpikoj.
La projekto "Akva Kubo"
por la Ŝtata Naĝa Centro de Ĉinio estis farita de konstru-projektaj
kompanioj ĉina kaj aŭstralia. La projekto "Akva Kubo"
inspiriĝis el formoj de akva, sapa kaj aliaj naturaj vezikoj.
La tuta naĝhalo estas travidebla, kvazaŭ mondo en akvo.
Laŭ
la projekto la muro de la halo havas ŝtalan strukturon. Ĝia
interna spaco estas dividita per vezikforma strukturo. La
muroj kaj plafono estas perfekte kunligitaj. Tia strukturo
estas ne nur tre fortika, sed ankaŭ sismo-eltena. Por ke spektantoj
estu en agrable malvarmeta medio, la ŝirma strukturo de la
naĝhalo estas farita el 3000 ETFE-kusenoj, kiuj kovras 100
mil kvadratajn metrojn.
Uzado
de avangardaj mediprotektaj teknologioj estas alia trajto
en la konstruado de Olimpikaj stadionoj kaj sporthaloj. En
la Ŝtata Stadiono de Ĉinio oni uzas termofontan energion kaj
konverteblan klimatizan sistemon por ventolado, kaj en la
Ŝtata Naĝa Centro de Ĉinio—sunenergion. Oni uzas ankaŭ sistemon
de avangarda teknologio pri elektro-produkto per sunenergio.
Nun diversaj stadionoj kaj sporthaloj
por la Pekinaj Olimpikoj estas en konstruado. En 2008 spektantoj
povos ĝui Olimpikajn ludojn en altteknologiaj sportejoj.
|
La ĉefa stadiono
sidanta en la suda parto de la Ŝtata Olimpika Sporta
Centro kun 40 mil sidlokoj, kie okazos ludoj de piedpilko
kaj moderna pentatlono |
|
Ŝtata Sporthalo
de Ĉinio en la Olimpika Parko, kie okazos konkursoj
de gimnastiko, litsaltado kaj manpilko |
|
Sporthalo
de la Pekina Universitato por matĉoj de tabloteniso |
|
Sporthalo
de la Pekina Industria Universitato por volano kaj arta
gimnastiko |
|