Lastatempe okazis en Pekino la Jarkunveno de 2006 de la Gazetara
Komisiono de la Internacia Komitato de Olimpikoj. Ĝi okazis
unuafoje en Ĉinio. En la kunveno la Pekina Komitato de Olimpikoj
raportis pri la preparado de la Pekinaj Olimpikoj en 2008,
kaj oni diskutis pri la komunikila servo dum la Olimpikoj.
La gazetara komisiono konsistas
el membroj de la Internacia Komitato de Olimpikoj, delegitoj
de vehikloj kaj reprezentantoj de lokaj komitatoj de Olimpikoj
kaj sportistoj. La kunvenon prezidis Kevan Gosper, prezidanto
de la Gazetara Komisiono de la Internacia Komitato de Olimpikoj.
Li esprimis kontenton pri la preparado de la gazetara servado
de la Pekinaj Olimpikoj. La kunveno faris resumadon de la
Dublinaj Vintraj Olimpikoj kaj diskutis pri aliĝo de vehikloj
al la Olimpikoj en 2008.
Jiang Xiaoyu, agada vicprezidanto
de la Pekina Komitato de Olimpikoj, diris, ke respekti vehiklojn,
doni atenton al ili kaj krei bonajn laborkondiĉojn por ili
estas tradicio de la Internacia Komitato de Olimpikoj, kaj
serioza promeso de la ĉina registaro.
Koncernaj instancoj de la ĉina registaro
kaj la Pekina Komitato de Olimpikoj faras detalan planon pri
homforto, financo kaj materialoj por sukcesigi la Olimpikojn
de 2008.
|