Inter raportistoj de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj
estas junulino, kiu disdonas materialojn kaj pasigas mikrofonon
al intervjuantoj... Ŝi estas Cui Yao, volontulo por la Pekinaj
Olimpikoj en 2008.
"Kiam Pekino invitis la Olimpikojn,
mi jam havis deziron fari ion por ĝi." Nun ŝia deziro
realiĝis. Estas ankaŭ multaj aliaj volontuloj, kiel Cui Yao,
kiuj laboras en diversaj kampoj por preparado de la Pekinaj
Olimpikoj. Per sia rideto kaj servado ili faras plej belan
vizitkarton por Pekino.
Volontuloj:
nemankigebla forto de la Pekinaj Olimpikoj
Dum
la Vintraj Olimpikoj ĉe Placid-lago en 1980 aperis la unua
volontularo en la historio de la Olimpikoj. De tiam viglas
volontuloj en ĉiuj Olimpikoj. La Barcelonaj Olimpikoj en 1992
varbis ĉ. 35 mil volontulojn, pli ol 40 mil volontuloj servis
por la Atlantaj Olimpikoj en 1996, kaj ĉ. 60 mil por la Atenaj
Olimpikoj en 2004. Partoprenante en diversaj servoj por Olimpikoj,
ili fariĝis unu el la ŝlosilaj faktoroj por sukcesigi la Olimpikojn.
Volontuloj estos nemankigeblaj ankaŭ por la Pekinaj Olimpikoj
en 2008.
En
la 5-a de junio 2005 komenciĝis varbado de volontuloj por
la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Nun oni povas vidi en pekinaj
lernejoj, entreprenoj, loĝkvartaloj kaj sur avenuoj volontulojn
de diversaj aĝoj, profesioj kaj ŝtataneco. Iuj el ili konigas
mediprotektajn sciojn pri verdaj Olimpikoj, aliaj servas en
aŭtobusaj stacioj, triaj lernigas fremdajn lingvojn en loĝkvartaloj...
Varbado de volontuloj en la sfero
de la mondo por la Pekinaj Olimpikoj komenciĝis en aŭgusto
2006. Ĝis aprilo de 2008 oni varbos 70 mil volontulojn por
la Pekinaj Olimpikoj kaj 30 mil por la Kriplulaj Olimpikoj.
Dum la konkurso oni grupigos la volontulojn en du partojn
fakan kaj nefakan. La fakaj servos ĉefe en la kampoj pri teknologio,
konkursa organizado, kuracado kaj gazetaro, kaj la nefakaj
pri kondukado de spektantoj, akordigo de diversaj laboroj
ktp.
Mi
estas volontulo de la Olimpikoj
Antaŭ
varbado de volontuloj por la Olimpikaj konkursoj nombro da
volontuloj jam eklaboris por preparado de la Olimpikoj. Ili
servas 3 monatojn ĉefe por telefona servo, konigo de mediprotektado,
traduko de materialoj kaj konsulta servado.
De junio 2006, Yong Jing, studentino
el la Komerca Instituto de la Universitato de Internacia Ekonomio
kaj Komerco, servis volontule en la Organiza Komitato de la
Pekinaj Olimpikoj. Ŝi respondecis pri telefona servo kaj skribado
de oficialaj dokumentoj. Ĉar ŝi servis kiel volontulo en la
piedpilka konkurso de la Azia Pokalo en 2004, ŝi bone konas
la laborojn de volontuloj. Ŝi diris: "Ĉiutage mi telefone
respondas demandojn de tiuj, kiuj deziras fariĝi volontuloj,
kaj disdonas dokumentojn al diversaj departementoj. En universitato
mi studas financan administradon. Kvankam la volontula laboro
ne estas konforma al mia lernofako, tamen mi povas ellerni
multon el tio."
Ŝi
diris ankaŭ, ke al ŝia laborloko ofte venis homoj inkluzive
de maljunuloj, kiuj deziras fariĝi volontuloj."Antaŭ
tiuj maljunuloj, ni sentas nin bonŝancaj kaj estas ege emociitaj
de ili."
Por Liu Zuofei, studento de la Ŝtata
Universitato de Miĉigano de Usono, volontula laboro havigas
al li apartan senton. Dum feriado li revenis al Pekino kaj
fariĝis volontulo en majo 2006. Dank' al 4-jara lernado en
Usono li bone posedas la anglan lingvon kaj fariĝis ĉefa forto
en komunikado kun fremdlandanoj. Li ĝoje diris al ni: "En
Usono, kiam oni menciis la Olimpikojn okazontajn en mia hejmlando,
mi estis tre fiera. Nun mi havas novan senton, ĉar la Olimpikoj
ne nur estas gastigataj de nia lando, sed ankaŭ havas mian
kontribuon!"
Rideto
de volontuloj: plej bona vizitkarto de Pekino
Ĉiuj
diris, ke rideto de volontuloj estas plej bona vizitkarto
de Pekino, kaj post la rideto estas diligenta laboro kaj sindonemo
de la volontuloj. S-ro Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia
Olimpika Komitato, diris en la ceremonio de la komenciĝo de
la varbado de volontuloj por la Olimpikoj: "Volontuloj
estas bazo de la olimpikaj sportoj kaj figuraj ambasadoroj
de Olimpikoj. Ili reprezentas Olimpikan spiriton. Ĉiu volontulo
de la Pekina Organiza Komitato por la Olimpikoj en 2008 estos
unu el la milionoj da Olimpikaj volontuloj en la 100 jaroj.
Ili havas komunan idealon: diskonigi Olimpikan spiriton kaj
liveri al diverslandaj sportistoj justan kaj harmonian medion
por konkursado. Kiel volontuloj ili riĉigos sian vivon, kaj
tio estos por ili neforgesebla sperto ununura en la vivo."
Olimpikaj ludoj estas granda renkontiĝo
ne nur por sportistoj, sed ankaŭ por volontuloj. Pekinaj volontuloj
kune kun la eksterlandaj kontribuos por sukcesigi la Pekinajn
Olimpikojn per sia servado. Ilia rideto estos plej bona vizitkarto
de Pekino.
|