La
7-an de decembro proparolanto de la Komitato por la Pekinaj
Olimpikoj kaj la Komandejo de Konstruado de Sportejoj por
la Pekinaj Olimpikoj konigis al la amaskomunikiloj la plej
novan staton de la konstruado de la sportejoj por la Pekinaj
Olimpikoj. Li diris, ke konstruado de la sportejoj por la
Pekinaj Olimpikoj iras en normala stato, kaj finiĝos je la
fino de 2007. Nun 25 stadionoj, 15 trejnejoj kaj 5 koncernaj
instalaĵoj estas en konstruado.
Tiutage malfermiĝis al en- kaj eksterlandaj amaskomunikiloj
la "Akvokubo" de la Ŝtata Naĝo-Centro. 85% de ĝiaj
eksteraj membranoj estis almuntitaj. |