Lastatempe
okazis en Pekino la 6-a plena kunsido de la Akorda Komitato
de la 29-a Olimpikoj de la Internacia Olimpika Komitato. En
la gazetara konferenco post la kunveno, Verbruggen, prezidanto
de la akorda komitato, alte taksis la preparon de la Pekina
Olimpika Komitato. Li diris, ke la prepara laboro stabile
moviĝas de plano al praktikado, tio profunde impresis la akordan
komitaton.
Dum la kunsido la akorda komitato
kaj la Pekina Olimpika Komitato amplekse diskutis pri la funkciado
de sportejoj, kulturaj aktivadoj, amaskomunikila servo, sekureco
kaj medicina servo.
La
akorda komitato pririgardis la Nacian Stadionon kaj Nacian
Naĝo-Centron. Verbruggen diris, ke la desegno kaj rapideco
de la konstruado de la Olimpikaj sportejoj estas malfacile
kredeblaj. Li diris ankaŭ, ke kombiniĝo de ĉinstila arkitekturo
kaj altaj kaj novaj teknologioj en tiuj sportejoj elmontras
la kapablon kaj saĝon de la ĉina popolo.
Verbruggen diris, ke ĉar la Pekina
Olimpika Komitato humile akceptas sugestojn de ĉiuj flankoj,
ili povas mature pripensi antaŭ fari decidon. Tio ne estis
ofta en la pasintaj Olimpikaj komitatoj.
|