Pririgardinte konstruadon de Pekinaj Olimpikaj sportejoj,
Kofi Annan, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, skribis
sian takson sur notlibro, la 23-an de majo: “La Pekinaj Olimpikoj
en 2008 fariĝos unu el la plej bonaj Olimpikoj en la historio.
Mi ne dubas pri tio.”
Estante sporta amatoro, Annan havas
fortan intereson pri la preparado de la Olimpikoj en 2008.
Tagmeze de la 23-a Annan pririgardis konstruadon de ĉefaj
sportejoj de la Olimpikoj post kunsido kun instruistoj kaj
studentoj de la Pekina Universitato.
Annan esprimis respekton kaj aplaŭdon
al la konstruistoj kaj laborantoj de la prepara komitato de
la Olimpikoj.
Annan diris: “Dank’ al via efika
kunlaboro, konstruado por la Pekinaj Olimpikoj povos sukcese
plenumiĝi. Mi elkore vin gratulas pro la rimarkindaj atingoj
en la preparado de la Pekinaj Olimpikoj. Ankaŭ mi volas viziti
la Olimpikojn en 2008.”
|