En la jaro 2005, en la artikolo
“Unu Mondo, Unu Sonĝo — Ĉinio ĉiuflanke lanĉis olimpikajn
propagandojn” ni konigis legantojn, ke en la komenco de aŭgusto
de 2005, oni komencis mondsfere “Konkurson de Skulptaĵoj por
Pekinaj Olimpikoj en 2008”. En la komenco de la kuranta jaro,
la organizanto ricevis 2433 skulptaĵojn el 91 landoj kaj regionoj.
Post elektado de specialistoj, 272 el ili estis konfirmitaj
kiel elstaraj kreaĵoj.
De la 23-a de junio ĝis la 3-a de
julio, 2006, Rondira Ekspozicio de Skulptaĵoj por Pekinaj
Olimpikoj en 2008 okazis en la strato Wangfujing, plej vigla
komerca strato de Pekino, kaj skulptaĵoj el 56 landoj kaj
regionoj estis montritaj. Promenante sur la strato Wangfujing,
oni povis rigardi la skulptaĵojn kaj voĉdoni por plej preferataj
el ili. La voĉdonado de urbanoj kaj specialistoj por tiuj
skulptaĵoj fine decidos 29 orajn, arĝentajn kaj kuprajn premiojn.
La ekspoziciitaj skulptaĵoj estis
modeloj malgrandigitaj kun fotoj pri efektiva stato. Post
ekspoziciado en Pekino, tiuj skulptaĵoj estos montrataj en
aliaj pli ol 10 urboj de Ĉinio.
Tiuj skulptaĵoj estos ekspoziciataj
en la sidejo de UN dum la Ĝenerala Asembleo de UN en la venonta
septembro.
|
|
|
Brila
momento de venko |
Diskoĵetanto
en uniformo de stilo de Sun Yat-sen |
Flugiloj
de Olimpikoj |
|
|
|
Sor,
sor, sor! |
Kua
Fu postkuras la sunon (Kua Fu estas dio en antikva ĉina
mitologio, li postkuras la sunon por atingi la sunon
cele feliĉigi la popolon, sed fine li mortas pro soifego) |
Piedpilko
en antikveco de Ĉinio |
|
|
|
Renkontiĝo |
Konkurso
en vilaĝo |
Sporto
en antikveco — Terakota figuro sur ĉevalo |
|
|
|
Ŝonĝo
de pupo — Talismanoj de Olimpikoj de Pekino de 2008 |
Scivolema
turisteto de alia loko |
Apud
ĉevalo |
|
|
|
Du
koreaj studentoj lernantaj en Ĉinio sin fotas antaŭ
skulptaĵo |
Volontulo
disdonanta voĉdonilojn por Olimpikaj skulptaĵoj |
Voĉdonanta
knabino |
|