Lastatempe Liu Qi, prezidanto de la Organiza Komitato de la
Pekinaj Olimpikoj, diris, ke en la pasintaj 5 jaroj post kiam
Pekino komencis prepari la Olimpikojn, ĉiuj difinitaj celoj
realiĝis laŭplane.
Liu Qi konigis la ĝeneralan situacion
de la prepara laboro: la konstruado de la sportejoj por la
Olimpikoj progresas glate. La konstruado de novaj sportejoj
kaj renovigo de plejparto de la malnovaj sportejoj jam komenciĝis,
kaj la konstruado de la koncernaj akcesoraj instalaĵoj procedas
laŭplane.
La organiza laboro de konkursoj
iras glate kaj la tagordoj de la konkursoj estis ellaboritaj.
La Olimpikoj en 2008 enhavos 28 disciplinojn kun 38 branĉoj
kaj 302 subbranĉoj. Nun, la Internacia Olimpika Komitato (IOK)
jam aprobis ĉiujn tagordojn. Ĉiuj konkursaj sportejoj, la
estroj de la 28 disciplinoj kaj plejparto de la trejnaj sportejoj
estis konfirmitaj.
Krome, fondiĝis la preparaj institucioj
en Qingdao por velado kaj en Tianjin, Ŝanhajo, Shenyang kaj
Qinhuangdao por la antaŭfinalaj matĉoj de piedpilko. Konfirmite
de IOK, la rajdarta konkurso okazos en Hongkong anstataŭ en
Pekino.
De la komenco de la preparo de la
Olimpikoj, la Organiza Komitato de Pekinaj Olimpikoj organizis
aktivadojn por elekti la emblemon, talismanojn, sloganon kaj
olimpikan kanton. La slogano “Unu Mondo, Unu Sonĝo” plene
esprimas la amon de la ĉina popolo al la Olimpikoj kaj ĝian
deziron progresi kaj disvolviĝi kune kun la monda popolo.
Nun la projekto pri torĉo-transsendado de la Olimpikoj kaj
ĝiaj inaŭgura kaj ferma ceremonioj estas ellaborataj.
|