En la mateno de la 17-a de decembro la Ĉina Sporta
Teamo, kun abundo da fruktoj, revenis al Pekino de la 15-a
Azia Sportkunveno. S-ino Chen Zhili, ŝtata konsilanto de Ĉinio,
bonvenigis ilin en la Ĉefurba Flughaveno. Ŝi laŭdis la bonan
konduton de la sportistoj en la sportkunveno kaj esperas,
ke ili sin gardos kontraŭ aroganteco pro venko kaj kontraŭ
deprimiĝo pro malvenko, kaj sin streĉos por la Pekinaj Olimpikoj
en 2008.
En tiu ĉi sportkunveno la Ĉina Sporta Teamo gajnis
entute 165 orajn medalojn, 88 arĝentajn kaj 63 kuprajn, kaj
okupis la 1-an lokon je la nombro de oraj medaloj kaj totala
sumo de medaloj. Tio estas la 7-a fojo, ke la Ĉina Sporta
Teamo sinsekve okupis la 1-an lokon je la nombro de oraj medaloj
kaj totala sumo de medaloj ekde la 9-a Azia Sportkunveno en
1982.
|