La 4-an de februaro, fermiĝis la
6-a Azia Vintra Sportkunveno en Changchun, ĉefurbo de Jilin-provinco
en nordorienta Ĉinio. Tiu ĉi sportkunveno daŭris 7 tagojn
kaj ĝin partoprenis 45 landaj kaj regionaj olimpikaj komitatoj.
802 sportistoj el 26 landoj kaj regionoj partoprenis konkursojn
de 5 sportbranĉoj, 10 disciplinoj kaj 47 subdisciplinoj, kaj
rompis 12 aziajn rekordojn.
La ĉina delegacio gajnis 19 orajn,
19 arĝentajn kaj 23 kuprajn medalojn kaj okupis la unuan lokon
laŭ la nombro de medaloj.
|