La Azia Sportkunveno okazas en ĉiu
kvara jaro. Ĝi naskiĝis antaŭ pli ol duonjarcento, kiam Azio
estis sin liberiganta el kolonia regado kaj klopodanta por
la nacia sendependiĝo. Malgraŭ diversaj malfaciloj, la Azia
Sportkunveno neniam interrompiĝis. Hodiaŭ Azio frontas al
plej bona favora ŝanco por disvolviĝo, kaj la Azia Sportkunveno
eniras en sian oran periodon kaj fariĝas scenejo, sur kiu
la aziaj popoloj pliintensigas amikecon kaj harmonion inter
si.
Sankta
fajro lumigis la kunvenon
La
1-an de decembro 2006 katarano bruligis fajron de la 15-a
Azia Sportkunveno en Khalifa-stadiumo, kaj la sportkunveno
inaŭguriĝis en hurao de la aziaj popoloj.
En 1951, kiam la flago de la Azia
Olimpika Konsilio unuafoje flirtis super Nov-Delhio, ĉefurbo
de Hindio, en tiu ĉi sportkunveno partoprenis nur ĉ. 500 sportistoj
el 11 aziaj landoj kaj regionoj. Sed al tiu ĉi sportkunveno
en Daŭho aliĝis dek miloj da sportistoj el 45 aziaj landoj
kaj regionoj.
Sur la flago de la Azia Olimpika
Konsilio estas desegno de radianta suno. Ĝi simbolas, ke la
kontinento, kiu havas plej vastan teritorion, plej grandan
nombron da loĝantoj kaj plej longe suferis premadon kaj humiligon
en la mondo, ekhavis sian propran scenejon por sin prezenti.
Post la finalo de la vira 110-metra
hurdokurado en la 15-a Azia Sportkunveno, japana sportisto
Naito Masato diris: "Dumlonge Usono superregis en la
110-metra hurdokurado, sed Liu Xiang ŝanĝis la historion.
Kiel aziano, mi ege fieras!"
Du
monumentoj de la sportkunveno
Post
la 15-a Azia Sportkunveno oni starigis du monumentojn en Daŭho:
Unu por volontuloj, kiuj venis de diversaj lokoj de la mondo
kaj ludis gravan rolon por sukcesigi la sportkunvenon, kaj
la alia por Kim Hyung Chil, rajdisto el la Korea Respubliko,
kiu mortis pro akcidento en la kunveno. La sportkunveno funebris
pro lia forpaso. Aro post aro da funebrantoj el diversaj landoj
kaj regionoj venis antaŭ lian portreton kaj prezentis florojn.
La Azia Sportkunveno celas akceli
interkompreniĝon, interŝanĝon kaj reciprokan respekton inter
la aziaj popoloj.
En la inaŭguro delegacioj de la
Korea Popol-Demokratia Respubliko kaj de la Korea Respubliko
man-en-mane eniris en la stadionon; en la sportista vilaĝo
sportistoj de diversaj religioj harmonie kunestis, kaj ĉiuj
religiaj kredoj estas respektataj; en la sporta urbo de Daŭho,
aktoroj el diversaj landoj de Azio prezentis tradiciajn naciajn
kulturojn.
Por
longdaŭra paco kaj kuna prospero de Azio
Dum
la inaŭguro, krom delegacio de la gastiganto Kataro, la iraka
delegacio gajnis plej longan kaj varman aplaŭdon. La suferanta
Irako altiris apartan atenton de amaskomunikiloj kaj spektantoj.
Kiam iraka sportisto de halterlevo akiris medalon en la Azia
Sportkunveno unuafoje en la pasintaj 20 jaroj, la tuta Azio
hurais por la iraka popolo. Proparolanto de la organiza komitato
diris tion, kion volis diri la tuta Azio: "Ni ridetu
al ili kaj gratulu ilin!"
En la moderna historio Azio travivis
tro da militoj, tial ĝi multe deziras harmonian kaj pacan
medion. En la inaŭguro miloj da amasaktoroj formigis per torĉo
en la mano grandegajn vortojn "peace be upon you"
(pacon al vi), kaj samtempe 50 mil spektantoj forflugigis
kolombojn. Tio estas kuna beno de Azio!
|