Por bonvenigi la Pekinajn Olimpikojn
en 2008 kaj stimuli tutpopolan sportadon por sano, en la
15-a de aprilo EPĈ-anoj partoprenis la trian sportkunvenon
de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (mallonge ĈIEG, supera
instanco de EPĈ) kun 23 fakoj.
29 EPĈ-anoj partoprenis konkursojn
de 27 sportobranĉoj, akiris 15 premiojn kaj okupis la duan
lokon de la grupo B laŭ la totalaj poentoj. La ĉefaj premioj
estas: la unua loko de vira kurado kun pilkofrapado en grupo
B, la dua loko de vira 400-metra kurado en grupo B, la unua
loko de virina ŝnursaltado en grupo B kaj la dua loko de
virina 1500-metra kurado.