La 25-27-an de oktobro la Sepa
Monda Konferenco de Sporto kaj Medio okazis en Pekino. La
mediprotektaj organizoj kaj sportaj organizoj venis en akordon
pri daŭrigebla disvolvo kaj deziras fortigi tion per kunlaboro.
La akordo estis aprobita post kiam la Verdpaco
Internacia kaj la Monda Fonduso por Naturo proponis tion.
Ĉiuj neregistaraj organizoj starigis laborrilatojn kun la
Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj por la celo de "verdaj
olimpikoj".
Respondeculo de la Ĉina Verdpaco indikis, ke por
sukcese okazigi la Olimpikojn, la Ĉina Verdpaco elmetis solvojn
por la Olimpikoj. La Verdpaco Internacia kunlaboris kun Kokakolao,
ke Kokakolao instalos 6,000 fridigilojn faritajn el amikaj
materialoj kaj 350 aŭtomatojn, kaj 21.8 mil aŭtojn ĉesos veturi
en Pekino dum la Olimpikoj. Li konigis, ke la sukcesa kunlaboro
de sponsoroj, neregistaraj organizoj kaj la olimpika komitato
lasos valoran riĉaĵon al Pekino post la Olimpikoj.
Partopreno de popolanoj en mediprotektado estas
fokuso de la neregistaraj organizoj: Sproni pekinanojn partopreni
en la agado de senaŭta tago; lernigi ilin kiel redukti ruban
poluaĵon kaj ŝpari akvon; disvastigi mediprotektan metodon
en lernejoj aŭ fari prelegojn por lernantoj.
La Verdpaco Internacia kaj la Monda Fonduso de
Naturo kunlaboris kun pasintaj olimpikaj komitatoj kaj ekatentas
la mediprotektan projekton post 2008.
|