Vespere
de la 10-a de novembro inaŭguriĝis la Oka Tutlanda Sportkunveno
de Nacimalplimultoj en Kantono, Guangdong-provinco. Ĝin ĉeestis
ĉina vicĉefministro Hui Liangyu kaj gvidantoj de Guangdong-provinco.
En la malfermo oni donis grandan artan prezentadon
kun la titolo "eterna harmonio". Ĉi-foje estas historie
la plej grandskala sportkunveno de nacimalplimultoj. Dum la
naŭtaga kunveno 6381 sportistoj partoprenos en 15 konkursoj
inkluzive de la tradicia lukto kaj uŝuo, kaj 149 prezentaj
branĉoj.
La
sportkunveno okazas en ĉiu kvara jaro kaj ĉiuj ĝiaj konkursaj
sportbranĉoj estas tradiciaj ludoj de la nacimalplimultoj
de Ĉinio.
|