Vespere de la 2-a de marto finiĝis en la ĉina
urbo Kantono la 49-a Monda Teama Tablotenisa Ĉampionado. En
la vira finalo la ĉina teamo venkis la sudkorean per 3 kontraŭ
0 kaj sinsekve kvarafoje gajnis la ĉampionecon.
La sudkorea teamo okupis la 2-an lokon, kaj la
ĉina Hongkong-a la 3-an. En la virina finalo en la 1-a de
marto la ĉina teamo venkis la singapuran.
|