Sportoj


 

Sportaj steloj en la pasintaj 30 jaroj (III)

Yao Ming -- elstara korbopilkisto



En la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj, okazinta la 8-an de aŭgusto 2008, la spektantaro tuj varme aplaŭdis kaj eĉ fremdlandaj raportistoj laŭte kriis la nomon de Yao Ming, kiam la ĉina delegacio eniris la stadionon, gvidate de standardisto Yao Ming.

Yao Ming naskiĝis en Ŝanhajo la 12-an de septembro, 1980. Liaj gepatroj estis korbopilkistoj. La patro kun staturo de 208 centimetroj servis por la ŝanhaja teamo kaj la patrino, alta je 188 centimetroj, funkciis kiel elita sportistino de la ĉina nacia teamo en 70-aj jaroj. La gepatroj senrezerve heredigis al li la altan staturon kaj genion por basketbalo. En la 4-a datreveno de sia naskiĝo Yao Ming ricevis la unuan basketbalon. 6-jara, li eksciis NBA (Nacia Basketbala Asocio de Usono), rigardante ludon de la usona teamo Harlem en Ŝanhajo. En la aĝo de 9 jaroj li komencis trejnadon post lernohoroj en geknaba sportlernejo de la distrikto Xuhui, Ŝanhajo. Dank’al inspirado de la gepatroj li iom post iom elmontris sian talenton en basketbalo. Kvin jarojn poste li aliĝis al la junula basketbala teamo de Ŝanhaĵo. 17-jara, li eniris la nacian junulan basketbalo-teamon de Ĉinio. En la sekvanta jaro li fariĝis membro de la nacia basketbala teamo de Ĉinio. En 2002 li estis elektita kiel membro de la usona teamo Houston Raketo.

Yao Ming donis al ĉinoj la eksciton, ke ankaŭ ĉino kapablas same kiel usonaj basketbalaj steloj bone ludi en NBA kaj ricevi laŭdojn de la spektantoj.

En 2006-2007 Yao Ming plene ludis la rolon de ĉefa ludisto en la teamo Raketo. En la balotado por steloj de NBA en 2007 Yao Ming okupis la unuan lokon per 1 629 832 balotiloj post la tria raŭndo. Oktobre de 2007 li estis elektita kiel ambasadoro por Specialaj Olimpikoj.

Kiel unu el la bonvolaj ambasadoroj de la Pekinaj Olimpikoj, Yao Ming diris, “Mi fieras, ke mi povas, reprezentante Ĉinion, partopreni la Olimpikojn en Pekino.”

Yao Ming estas eminenta ĉina sportisto, unu el la plej elstaraj centruloj de NBA kaj brila stelo de la monda basketbala rondo. Kiel socia fenomeno li donis per siaj sukcesoj fokusajn temojn inter ĉinoj kaj usonanoj.

Li estas sportisto, idolo kaj ankaŭ sporta stelo.