Deng
Yaping estas legenda homo kaj fieriga modelo en la ĉina sportista
rondo. Ŝi kreis multajn miraklojn en la mondo, kaj sur la
nova posteno ŝi fariĝis modelo por eksiĝintaj sportistoj.
Dum la Pekinaj Olimpikoj ŝi funkciis kiel vicdirektoro kaj
proparolanto de la Olimpika Vilaĝo.
Ŝi verkis libron “De Pieda Vindo al Olimpika
Oro” en la angla lingvo. Tamen la ĉinoj firme tenas ŝin en
la memoro ne pro ŝia akademia atingo, sed pro la brilaj sukcesoj,
kiujn ŝi alportis al la ĉina tablotenisado.
De rifuzito al elstara memlerninto
Pro malalta staturo neniu sporta lernejo volis
akcepti junan Deng Yaping. Por realigi ŝian revon la patro
persone trejnis ŝin kaj ellaboris por ŝi kompleton de trejnaj
programeroj. Ok-jara ŝi fiksis sablosakojn sur la krurojn
por atingi pli bonan rezulton de la trejnado.
En
la aĝo de 10 jaroj ŝi gajnis ĉampionecon de la teama kaj solluda
konkursoj en la tutlanda geknaba tablotenisa konkurso. Poste
ŝi aliĝis al la teamo de Henan-provinco kaj gajnis kun siaj
kolegoj la teaman ĉampionecon de la tutlanda konkurso. En
la jaro 1988 ŝi gajnis ĉampionecon de la virina solludo kaj
subĉampionecon de la parludo en la tutlanda ĉampioneca konkurso.
Post tio ŝi estis akceptita de la ĉina teamo.
En la jaro 1992 Deng Yaping gajnis ĉampionecon de la virinaj tablotenisaj
solludo kaj parludo en la 25-aj Olimpikoj. Kvar jarojn poste
ŝi refoje gajnis du orajn medalojn en la 26-aj Olimpikoj,
kaj Juan Antonio Samaranch, tiama prezidanto de la Internacia
Olimpika Komitato, persone donis al ŝi la oran medalon, kaj
laŭdis, ke ŝi estas ĉina giganto.
De ĉampionino al doktorino de Kembriĝa
Universitato
Por eksiĝo ĉe la kulmino de la kariero oni ja
bezonas kuraĝon. Deng Yaping, kiu 18-foje ĉampioniĝis en Olimpikoj,
mondaj ĉampionadoj kaj mondpokalaj konkursoj, decidis fini
sian sportistinan vivon en la jaro 1997, post kiam ŝi gajnis
tri orajn medalojn de la teama, solluda kaj parluda konkursoj
en la Monda Ĉampionado okazinta en Manĉestro, kaj fariĝis
studentino de Qinghua-universitato kaj komencis sian novan
vivon.
Pro streĉa sporta trejnado dum multaj jaroj ŝi
ne havis tempon por kultura lernado antaŭ sia eksiĝo en la
aĝo de 24 jaroj. Ŝi eĉ ne povis facile skribi la 26 literojn
de la angla lingvo.
Diplomiĝinte el Qinghua-universitato, ŝi daŭrigis
sian studadon en Kembriĝa Universitato de Britio. Por verki
sian doktorigan disertacion, ŝi fermis sin en la ĉambron kaj
prenis nur tre simplajn manĝaĵojn dum 20 tagoj.
Preninte eksterordinaran vojon, ŝi sukcesis.
Jen la plej bona taksado pri ŝi. Ŝia spirito inspiras ĉiujn
ĉinojn, ĉar ŝi ne kontentas pri sia brila pasinteco, sed daŭre
strebas por sportaj aferoj de sia patrio.
|