Vespere de la 8-a de aŭgusto, 2008, en la inaŭguro
de la 29-aj Olimpikoj okazinta en Pekino, ĉina fama gimnasto
Li Ning bruligis la ĉefan torĉon en "Birdnesto"
-- la Nacia Stadiono de Ĉinio en "flugado", tio
estas la plej animskua momento de la inaŭguro.
En la 6-a Mondpokala Gimnastika Konkurso, 1982,
Li Ning mem akiris 6 el la 7 oraj medaloj gimnastikaj, kaj
per tio kreis miraklon en la gimnastika historio de la mondo.
Kaj pro tio Li Ning estis honorita kiel "reĝo de gimnastiko"
kaj registrita en la Mondaj Rekordoj de Guinness.
Li Ning estas ne nur la unua sporta stelo elektita
de la ĉina popolamaso en la pasintaj 25 jaroj, sed ankaŭ la
unua aziana membro en la Sportista Komisiono sub la Internacia
Olimpika Komitato.
Li akiris entute 14 mondajn ĉampionecojn inkl.
3 olimpikajn, krome, li akiris ankaŭ 8 ĉamiponecojn en la
Aziaj Sportkonvenoj. En la jaro 1999, Li Ning kune kun aliaj
24 famaj sportistoj inkluzive de MICHAEL JORDAN, Franz Beckenbauer
kaj Pele estis elektitaj de la Internacia Sporta Gazetara
Asocio kiel "la plej bonaj sportistoj en la 20-a jarcento".
En
1963 Li Ning naskiĝis en Liuzhou de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia
Aŭtonoma Regiono. Li komencis ekzerci sin per gimnastiko en
la aĝo de 7 jaroj, fariĝis membro de la ŝtata gimnastika teamo
en la aĝo de 17 jaroj kaj retiriĝis en la aĝo de 26 jaroj.
En sia sportista kariero li akiris sume 106 orajn medalojn
en gravaj konkursoj en kaj ekster Ĉinio. En 1998 li eklernis
en la Pekina Universitato kaj ricevis bakalaŭrecon pri juro;
en la jaro 2002 li magistriĝis en la Administra Instituto
Guanghua. En la jaro 1990 li fondis la Limigitan Kompanion
de Sportaĵoj kaj laboris kiel prezidanto de ĝia direkcio;
en la jaro 2000, li kreis sportan retejon kune kun siaj partneroj
por liveri platformon por ĉinaj sportoj kaj koncernaj industrioj.
Li Ning kreis novan vojon por "enoficiĝo"
de sportistoj post ilia retiriĝo kaj novan komercan manieron--
unue krei novan fabrikmarkon kaj poste produkti komercaĵojn.
En la jaro 1990, li komencis entreprenadon de sia kompanio
per aŭspicio al la ĉina sporta delegacio en la Azia Sportkunveno.
En la Barcelonaj Olimpikoj okazinta en 1992, la kostumoj kun
marko "Li Ning" estis elektitaj kiel specialaj vestoj
por ĉinaj sportistoj dum ilia akceptado de premioj, tio finis
la historion ke ĉinaj sportistoj portis vestojn de alilanda
marko en la Olimpikoj.
Antaŭe Li Ning alportis al ĉinoj spiritan stimulon
per siaj atingoj en sportejoj. Nun li alportas al popolo novan
ideon pri sana vivo. Laŭ la principo "El sporto kaj por
sporto" li sin dediĉas al publikaj aferoj, kaj ĉiam subtenas
sportajn aferojn ĉinajn kaj alilandajn.
|