 Estas
jam preparita la 24-a Monda Vintra Universitata Sportkunveno
kaj ekfunkciis la 9-an de februaro la akcepta kaj garantia
servadoj. En la 18-a de februaro inaŭguriĝos tiu ĉi sportkunveno
en Harbino, ĉefurbo de Heilongjiang-provinco en nordorienta
Ĉinio.
Tiu ĉi vintra sportkunveno estas por Ĉinio la
unua sinteza internacia sportkunveno post la Pekinaj Olimpikoj
kaj la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj en 2008, kaj ĝin ĉeestos
pli ol 2100 gesportistoj el 42 landoj kaj 120 oficistoj el
la Internacia Universitata Sporta Federacio. Laŭ aranĝo de
la konkursaj programoj de la federacio, oni jam finkonstruis
la 47 bazajn instalaĵojn.
Koncerna
respondeculo de tiu ĉi sport-kunveno diris, ke post plurfoja
provado, oficistoj de la Internacia Universitata Sporta Federacio
kaj teknikaj respondeculoj de koncernaj konkursaj komitatoj
asertis, ke la sportejo kapablas ne nur por la Vintra Universitata
Sportkunveno, sed ankaŭ por la Vintraj Olimpikoj.
|