La 24-an de septembro en Madrido finiĝis la Monda Volana Ĉampionado
de 2006. Ĉinaj sportistoj gajnis 4 individuajn ĉampionecojn
escepte de la miksa ludo.
Vespere de la 24-a, en la finalo
de vira duopa ludo la ĉinaj sportistoj Fu Haifeng kaj Cai
Yun venkis la britan paron el Robert Blair kaj Anthony Clark
per 2 kontraŭ 0 kaj refoje gajnis por Ĉinio tiun ĉi ĉampionecon
depost 1989.
Lin Dan venkis sian kolegon Bao Chunlai
per 2 kontraŭ 1 kaj gajnis ĉampionecon de vira solludo. Xie
Xingfang gajnis ĉampionecon de virina solludo, Gao Ling kaj
Huang Hui gajnis ĉampionecon de la virina duopo. La brita
paro el Nathan Robertson kaj Gail Emms gajnis ĉampionecon
de miksa ludo.
|