Post
kiam Yao Ming aliĝis al NBA (Nacia Basketbala Asocio de Usono),
ĉinoj havas novan paroltemon pri basketbalo, kaj la usona
teamo Raketo fariĝis aparte atentata. Tamen ne ĉiuj basketbalaj
fanoj de Ĉinio subtenas lin. Tio evidentiĝis en reta forumo,
kie oni esprimas malsamajn opiniojn kaj sencede disputas pri
li. Mi ekŝatis lin en la tago, kiam li aliĝis al NBA en 2002.
Mi ŝatas lin ne nur pro liaj ludlerteco, personeco kaj kompatemo,
sed ankaŭ pro tio, ke li gajnis por ĉinoj respekton en Usono.
Aliĝo
al NBA
Kiam Yao ĵus venis al NBA, pro rapida
ritmo de la ludadoj, Yao ludis ne bone. Tion sekvis duboj
de diversaj flankoj pri lia kapablo. Fakte, aliĝinte al NBA,
ĉiuj sportistoj bezonas tempon por adaptiĝi al la cirkonstanco,
kaj same ankaŭ Yao, kiu neniam trejniĝis en Usono kaj ludis
kune kun la teamo Raketo nur malpli ol unu monaton. Poste
en la matĉo kun la teamo Laganoj de Los-Anĝeleso Yao gajnis
20 poentojn kaj 6 resaltajn pilkojn. Yao kune kun siaj kolegoj
en la teamo Raketo venkis la potencan rivalon kaj finis la
embarason, ke la teamo Raketo neniam venkis la teamon Laganoj
en la du sinsekvaj ludsezonoj. Yao rapide famiĝis per lerta
ludo kaj sprita parolo. Precipe lia bona ludo en la du matĉoj
kun la teamo Laganoj faris lin supera stelo de NBA.
Multaj divenis, ĉu en la venontaj
2 aŭ 3 jaroj Yao superos Shaquille O'Neal kaj fariĝos la unua
centra avanulo de NBA. Fakte Yao ankoraŭ devas multe lerni
kiel konvene distribui fizikan forton, malmultigi faŭlojn
kaj ludi pli stabile. Li senĉese progresis, tamen tio ankoraŭ
longe distancis de la espero de la amaskomunikiloj kaj liaj
fanoj. En la pasinta jaro, kiam Yao akceptis operacion pro
piedfingra vundo, multaj dubis pri lia perspektivo, kaj iuj
amaskomunikiloj eĉ antaŭdiris la aĝon de lia eksiĝo. Por 25-jara
stelo en profesia kulmino, tia dubo estas kompreneble neakceptebla.
Alfrontante grandan premon li ne deprimiĝis, kaj revenis al
konkurso tuj post resaniĝo. Per la gajno de 26 poentoj kaj
12 resaltaj pilkoj averaĝe en ĉiu matĉo Yao konvinkis ĉiujn
dubintojn. Nun neniu dubas plu pri liaj perspektivo kaj latenta
forto. Usonaj raportistoj kaj basketbalaj fanoj ekŝatis tiun
ĉi giganton el Ĉinio.
Nacia
Tago de Ĉinio en Houston
En Usona urbo Houston estas Restoracio Yao, kiu ekfunkciis
februare de 2006. La restoracio, investita per pli ol miliono
da usonaj dolaroj, kun areo de pli ol 1000 kvadrataj metroj,
sin karakterizas per ĉina kuirarto kaj povas samtempe akcepti
400 klientojn. Ĝi estas administrata de la gepatroj de Yao
kaj iliaj ĉinaj amikoj spertaj en administrado de restoracio.
Basketbalaj fanoj povas ĝui ĉinajn frandaĵojn kaj televidi
matĉojn en la restoracio. Sportistoj de la teamo Raketo ofte
festenas en ĝi, kaj ankaŭ tiuj de aliaj teamoj de NBA ĝin
frekventas.
La 1-a de oktobro estas la Nacia
Tago de Ĉinio. Septembre de 2006, Bill White, urbestro de
Houston, kie Yao loĝas, deklaris, ke ĉi-jare en Houston la
1-a de oktobro estu la Nacia Tago de Ĉinio. Oni tute ne povas
imagi, ke eble neniam aperus la festo, se en tiu ĉi urbo ne
loĝus la ĉino, nomata Yao Ming. Per sia klopodo Yao Ming gajnis
por ĉinoj la feston en Usono.
Biografieto
de Yao Ming
Yao Ming naskiĝis en Ŝanhajo, 1980.
La gepatroj estas eksbasketbalistoj. En la aĝo de 9 jaroj
li komencis postlecionan trejniĝon en geknaba sporta lernejo
de Ŝanhajo. Pro influo de la gepatroj li baldaŭ montris talenton
je basketbala ludo. Kvin jarojn poste li aliĝis al la junula
basketbala teamo de Ŝanhaĵo. 17-jara, li estis akceptita de
la Ŝtata Junula Basketbala Teamo. En la sekvanta jaro li fariĝis
membro de la ŝtata teamo.
Aliĝinte al la ŝtata teamo Yao multe
maturiĝis. En basketbala konkurso de la Sidnejaj Olimpikoj
de 2000 Yao gajnis 10.5 poentojn, 6 resaltajn pilkojn kaj
plenumis 2.2 ĵet-blokadojn averaĝe en ĉiu matĉo, kaj lia ĵettrafo
atingis 63.9%. En 2001 Yao kaj liaj kolegoj de la ĉina teamo
ĉampioniĝis en la Azia Konkurso. La 26-an de junio, 2002,
la teamo Raketo de Houston elektis Yao kiel sian grupanon.
En la pasintaj 4 jaroj Yao estis 3-foje elektita kiel ĉefa
membro de la usona Okcidenta Teamo por la Konkurso de Ĉiuj
Steloj de NBA.
|