La 15-an de oktobro ĉina vicĉefministro
Hui Liangyu diris en Ŝanhajo, ke la ĉina registaro plenforte
subtenas Ŝanhajon gastigi la Mondajn Somerajn Specialajn Olimpikojn
en 2007.
Ĉeestante kunvenon de la Organiza
Komitato de la Mondaj Specialaj Olimpikoj en 2007 kaj tiun
de delegaci-estroj, Hui Liangyu diris, ke la Mondaj Specialaj
Olimpikoj estas scenejo de mens-kripluloj de diversaj landoj,
nacioj, haŭtkoloroj kaj kulturoj por interkomuniko kaj interŝanĝo,
la spirito de la Specialaj Olimpikoj "Kuraĝe pruvu kaj
klopodu por venko" jam superis sporton mem. Li postulis,
ke koncernaj departementoj bone sin preparu por sukcesigi
la 12-ajn Mondajn Specialajn Olimpikojn.
La 12-aj Mondaj Specialaj Olimpikoj
okazos en Ŝanhajo en oktobro de 2007.
|