La torĉo de la 15-a Azia Sportkunveno,
ekbruligita en Daŭho, Kataro, la 9-an de oktobro, atingos
Pekinon la 21-an de oktobro. Poste ĝi venos al Kantono, Makao
kaj Hongkongo respektive en la 25-a, la 26-a kaj la 27-a de
oktobro.
Tio estas la plej grandskala torĉo-transportado
en la historio de la Azia Sportkunveno. 3500 homoj pasigas
la torĉon en distanco de 55 mil kilometroj tra 15 landoj kaj
regionoj. Malsame de la pasintaj pasigadoj, ĉi-foje la torĉo
estas transportata per kamelo, ĉevalo, velŝipo, elefanto,
rikiŝo, kanuo kaj aliaj trafikiloj. La 1-an de decembro la
torĉo atingos la Khalifa-stadiumon en la malferma ceremonio
de la Azia Sportkunveno.
En la aktivado, la torĉo haltas en
Ĉinio kaj la Federacio de Arabaj Emirlandoj respektive 4 fojojn.
|