La 15-a Azia Sportkunveno okazas
de la 1-a de decembro ĝis la 15-a en Daŭho, ĉefurbo de Kataro.
La ĉina delegacio kun 647 sportistoj celas 7-afoje okupi la
1-an lokon, laŭ la nombro de oraj medaloj.
La sportkunveno, kun 424 disciplinoj
el 39 sportoj, tiras al si 12 mil sportistojn kaj oficistojn
el 45 landoj kaj regionoj de Azio. Duan Shijie, vicestro de
la ĉina delegacio, diris, ke Pekino estas gastiganto de la
olimpikoj de 2008, kaj ĉi-foje la ĉina delegacio penos akiri
elstaran atingon kaj rolos kiel amika ambasadoro de la Pekinaj
Olimpikoj de 2008.
|