Vespere
de la 29-a de julio, la 4-aj Tutlandaj Specialaj Olimpikoj
de Ĉinio inaŭguriĝis en la Internacia Ekspozicia Centro de
Harbin, ĉefurbo de Heilongjiang-provinco en nordorienta Ĉinio.
Ĉina ŝtata konsilanto Chen Zhili ĉeestis la inaŭguron kaj
deklaris ĝin malfermita. En la inaŭguro, sinsekve salutis
Zhang Zuoji, prezidanto de la ĉi-fojaj Olimpikoj kaj provincestro
de Heilongjiang, Timothy Shriver, prezidanto de la Komitato
de Internaciaj Specialaj Olimpikoj, Deng Pufang, prezidanto
de la Ĉina Kriplula Federacio kaj Liu Peng, estro de la Ŝtata
Sporta Administracio de Ĉinio.
La 4-aj Tutlandaj Specialaj Olimpikoj
de Ĉinio estas organizitaj de la Ĉina Kriplula Federacio,
la Ŝtata Sporta Administracio de Ĉinio kaj la Komitato de
Ĉinaj Specialaj Olimpikoj, kaj aranĝita de la popola registaro
de Heilongjiang. “Egaleco, Partoprenado kaj senĉesa sinfortigado”,
la spirito de Specialaj Olimpikoj estos eksplikita de 1418
sportistoj el 31 provincoj, aŭtonomaj regionoj, municipoj,
la produkta kaj konstrua armeo de Xinjiang, Hongkong, Makao,
Taibei de Taiwan-provinco kaj speciale invitita delegacio
de Korea Respubliko.
La olimpikoj fermiĝos en la 4-a
de aŭgusto. En la 7 tagoj la sportistoj konkursos en kurado,
ĵetado, pilkado, naĝado kaj pezlevado kaj prezentos programerojn.
La Komitato de Ĉinaj Specialaj Olimpikoj
fondiĝis en 1985 kaj fariĝis membro de la Internaciaj Specialaj
Olimpikoj en julio samjare. Ĉinio okazigis trifoje specialajn
olimpikojn en la jaro 1987, 1991 kaj 2002. Ĉi-fojaj specialaj
olimpikoj superis la aliajn en nombro de disciplinoj, skalo
kaj normo.
|