La 15-an de aŭgusto, 2006, inaŭguriĝis en la Chaoyang-a Stadiono
de Pekino la 11-a Monda Junulara Ĉampioneca Turniro de la
Internacia Asocio de Atleta Federacio (IAAF). La inaŭguron
ĉeestis 1451 gesportistoj el 180 membro-asocioj de IAAF. La
turniro kun rekordaj nombroj de ĉeestantaj sportistoj kaj
membro-asocioj daŭros 6 tagojn kaj finiĝos en la 20-a de aŭgusto.
Dum la konkurso, oni strikte gardos
la sekurecon laŭ la postuloj de Olimpikoj. En la inaŭguro,
oni prezentis artajn programerojn al la spektantoj.
|